Sextus Propertius
ADIAŬO AL CYNTHIA

Vin, virino, trompas via troa fid' je via beleco:
      ke l' orgojlo tiel en vi flamas, kaŭzis mia sopir'.
Mia malprudenta sento komplimentojn al vi disipis,
      nun pro tiuj versoj al mi brulas honto sur la vizaĝ'.
Kantis mi, ke via korpo estas mikso de mil ĉarmaĵoj
      sensekscitaj; ĉion montris duoblige al mi la am'.
Kantis mi pri l' freŝa ruĝo de aŭroro sur via haŭto,
      kaj ĝi estis nura ŝminko, falsa flor' farita per art'.
Kion nek konsil' amika murdis en mia kor', nek olda
      fingro de divenistino Thessalia kuracis for,
mi, ŝiprompa naviganto de l' Egea maro, libere
      kaj memvole nun konfesas, tion pente bedaŭras mi.
Mian korpon elsekigis Venus en arda, flava forno
      kaj sovaĝe la ligitajn manojn tordis retro ĉe dors'.
Tamen, mia ŝipo kuris florkronite al la haveno,
      multajn rifojn ĝi evitis, lulas sin ĉe la ankroŝnur'.
El la sveno de mortiga granda ŝtormo mi reviviĝas,
      kaj la vundoj larĝapertaj fine al mi cikatras jam.
Frida menso! se vi estas dio, jam nur por vi mi vivas,
      ĉar Jupitro staras surde, sen aŭskulto de peta preĝ'.

*  *  * Kiom da klaĉantoj stultaj akrigadis sur mi la langon,
      kaj ĉe cent festenoj frandaj ĉiu ridegis nur pri mi.
Vin, virino, mi kvin jarojn servis kiel sklav' obeema,
      brustoŝire vi lamentos pri fidela via amant'.
Larmoj min ne logas, mi jam konas, ellerninte, ĉi finton,
      trompi volas vi plorante, Cynthia, trompi volas vi.
Mi mem plorus, sed forpelas via vort' malica la triston,
      ke eĉ belan morton vi ne lasu al nia amrilat'.
Jam adiaŭ pordo, kiun pugne neniam mi bategis,
      kaj vi sojlo, kiu ploras jam pro mia trista parol'.
Vin la pez' de l' sekretitaj jaroj turmentadu, virino,
      kaj zigzagu multaj faltoj turpe sur la bela vizaĝ'!
Se horore vi rigardos en spegulo via la faltojn,
      kaj la grizajn kaj maldensajn harojn ŝiri dezirus vi,
kaj toleri la malŝatan mokon de l' orgojlo vi devos,
      vin pro viaj nunaj agoj boros tiam amara pent'.
Per koleraj miaj vortoj tion al vi la fat' aŭguras:
      pri l' pasem' de viaj ĉarmoj en vi ne ĉesu la angor'!